Robert Indiana | |
---|---|
usona artisto (Foto de: Charles Rotmil) | |
Persona informo | |
Naskonomo | Robert Clark |
Aliaj nomoj | robert indiana |
Naskiĝo | 13-a de septembro 1928 en New Castle, Indianao, Usono |
Morto | 19-an de majo 2018 en Vinalhaven |
Mortokialo | Spirhalto |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Edinburgo Edinburga Kolegio de Arto Arsenal Technical High School (en) |
Okupo | |
Okupo | kostumdezajnisto dizajnisto de juveloj gravuristo scenografo grafikartisto dezajnisto skulptisto poŝtmarkdesegnisto pentristo artisto |
Verkoj | Love Numbers 1-0 |
Robert INDIANA (naskiĝis la 13-an de septembro 1928; mortis la 19-an de majo 2018) estas usona artisto ligita al la poparta movado. Indiana naskiĝis Robert CLARK en New Castle, Indianao, kaj poste ŝanĝis sian nomon al Indiana pro sia nasko-subŝtato.
Indiana transloĝiĝis al Nov-Jorko en 1954 kaj aliĝis al la poparta movado. Liaj bildoj enhavas multon de komerca arto kunigita kun ekzistencialismo. Foje, tiuj verkaĵoj iĝis de li nomataj "skulptecaj poemoj". La verko de Indiano ofte konsistas el kuraĝa, simpla, ikonemaj bildoj, ĉefe mallongaj vortoj el la angla lingvo kiel "EAT", "HUG", kaj "LOVE" ("manĝu", "brakumo", "amu"). Li ankaŭ faris skulptaĵon en la antaŭĉambro de la turo Taipei 101 en Tajpeo, Tajvano, nomata 1-0, kiu uzas buntajn nombrojn por sugesti la konduton de monda komerco kaj la strukturojn de homa vivo.[1]
Indiana estis teatra kostumisto kaj fondezajnisto en la 1970-aj jaroj. Li ankaŭ produktis serion de pacpentraĵoj post la atakoj de la 11-a de septembro 2001, kiuj estis montrataj en Novjorko en 2004. Li ankaŭ aperis kiel la sola "aktoro" en la 1964-jara filmo Eat ("Manĝu") de Andy Warhol, kiu montras 45-minutan scenon de Indiana manĝanta fungon.
Malgraŭ frua sukceso en la centro de la art-mondo, Indiana ermitigis sin mem en malfrua vivo. Li loĝas en la insula urbo Vinalhaven, Majno ekde 1978.